La Kompanoj – La Lanternulo lyrics

En la golfo abundas sablaĵoj
Malfacilas traŝipi eĉ tage
Do bezonas dum nokt' ekipaĝoj
Nepre luman lanternon sav-age

Do dum bolas la mar' pro alfluo
Eĉ se ŝaŭma kolero molestas
De vespero fidele ĝis fruo
Brileganta la turo plurestas
Solece sur rokinsul'
Sub ardo aŭ en nebul'
Jen fronte al ondolul'
Fieras la izolul'

Lanternisto ĝojridas kun mevoj
Bonhumora, jes li diligentas
Malproksimen lin portas nur revoj
Sur delfeno vojaĝo ja tentas

Ĉiuj ŝipoj lin konas sur maro
Li ne vivas en ĉela sufero
Kvankam foje tro longas ŝtuparo
Ĝi kondukas al lia libero

Submitted by Guest